Esperanto

Sekreto
– Plej profunde en mia menso
trans vortoj kaj agoj
mi posedas sekreton
kiun neniu rajtas ekscii.
Tamen mi volas
ke iu
pri ĝi min demandos.
(Kristján Eiríksson – La Tradukisto 2010)
Novaj tempoj
En travidebla negliĝo
la ĝojo dancas
en mia menso
funebri mi ĉesas
kaj funebran procesion
en demostracion transformas
sed la tagoj de la tristo
en la tomboj sin turnadas
pro indigno kaj kolero.
(Kristján Eiríksson – La Tradukisto 2010)
Kunsido de la konstrua komitato
Denove ni kunvenas
por vidigi avantaĝon de la homo
super la ĉirkaŭaĵo.
Kaj jen:
Kompare kun ni
la betono iĝas varmeca
la betono iĝas mola.
(Kristján Eiríksson – La Tradukisto 2010)
Kontakto dezirindas
Poeto iom pli ol tridekjara
deziras kontakton
kun leganto kiu komprenas
personan sperton.
La infanoj neniu obstaklo.
Tiuj kiuj havas intereson levu la manon.
(Kristján Eiríksson – La Tradukisto 2010)

Sekreto

– Plej profunde en mia menso
trans vortoj kaj agoj
mi posedas sekreton
kiun neniu rajtas ekscii.

Tamen mi volas
ke iu
pri ĝi min demandos.

Novaj tempoj

En travidebla negliĝo
la ĝojo dancas
en mia menso

funebri mi ĉesas
kaj funebran procesion
en demostracion transformas

sed la tagoj de la tristo
en la tomboj sin turnadas
pro indigno kaj kolero.

Kunsido de la konstrua komitato

Denove ni kunvenas
por vidigi avantaĝon de la homo
super la ĉirkaŭaĵo.

Kaj jen:
Kompare kun ni
la betono iĝas varmeca
la betono iĝas mola.

Kontakto dezirindas

Poeto iom pli ol tridekjara
deziras kontakton
kun leganto kiu komprenas
personan sperton.
La infanoj neniu obstaklo.

Tiuj kiuj havas intereson levu la manon.

(Kristján Eiríksson)

Pin It on Pinterest

Share This